Skip to main content

Full text of "Fenikso - Numero 05, Septembro - Oktobro (2016)"

See other formats


REVUO DE ESPERANTO NEDERLAND 

21a jarkolekto n-ro 5 septembro-oktobro 2016 



Esperanto Nederland 


I ^ * 

1 &j i. 




~ >LC\1NSKA rOLNICHCfflCCMasA L»Hrvwr 


T • • f 

» iBB jĴHrilJfefc< Jfc' i 


imk w 

- 

i w ' 2 , w |jm j u + r Jfl 

fJjTlSjpL *Ŭ T§jp| 































r 


ENHAVO 


Fenikso 

Forumo de esperanto nederland 

www.esperanto-nederland.nl 

Dumonata membrogazeto de Esperanto-Nederland 

ISSN 1384-6515 

Membroj de Esperanto Nederland ricevas la gazeton; la jara 
kotizo estas € 30,— (por samdomanoj € 10,—); membroj de 
NEJ pagas € 15,— (ties samdomanoj € 5,—); Fenikso estas 
aparte abonebla nur por ne-membroj en eksterlando. Tarifo 
EUR 17,50. 

Por tiuj, kiuj tion bezonas, son-kasedoj kun la enhavo estas 
haveblaj. Informojn donas la sekretario. 

Redakcio: <redakcio@esperanto-nederland.nl> 

Gerrit Berveling 

Van Vredenburgweg 435 - 2284 TA Rijswijk, Nederlando 
+31 (0)70-2134914 - <gerritberveling@ziggo.nl>. 

Esperanto Publike: Gazetartikoloj ktp estas bonvenaj ĉe la 
redaktoro Gerrit Berveling, same kiel informoj pri mencioj 
de Esperanto en radio kaj televido. Bonv. indiki detalojn. 

Lingva rubriko: 

Emiel Van Damme 

Albert-I-straat 44 - BE 1703 Schepdaal, Belgio. 

Teknika redaktoro: Eriko, Esperanto-Centro Antverpeno. 
Presado: Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno. 

ESPERANTO NEDERLAND 

Prezidanto: Rob Moerbeek, Zwaansmeerstraat 48, 1946 AE 
Bevenvijk; tel. 0251-23 10 79 <moerbeekr@gmail.com> 

Sekretario: PROVIZORE Pieter Engwirda, Wighenerhorst 
49, 6603 KH Wijchen. <info@esperanto-info.nl> 

Membro-Administranto : Remment Balk, Egeische-straat 42, 
8303 EN Emmeloord. tel.: 0527-23 93 78; 
<membroj@esperanto-nederland.nl> 

Kasisto : s-ino Loes Demmendaal, Duikerlaan 160, 2903 AC 
Capelle aan den IJssel l.a.demmendaal@planet.nl <kas- 
isto@esperanto-nederland.nl 

Bankkonto : IBAN : NL10 TRIO 0786 8441 67 nome de 
ESPERANTO NEDERLAND, Capelle aan den IJssel; 
UEA-konto: esne-h. 

Instruado: Rob Moerbeek, Zwaansmeerstraat 48, 1946 AE 
Bevenvijk; tel. 0251-23 10 79 <moerbeekr@gmail.com> 

Ĝemelaj Urboj: Pieter Engwirda, Wighenerhorst 49, 6603 
KH Wijchen; tel. 024-645 51 33 / 0622-60 33 79 <pieter. 
eng wirda@gmail. c om> 

Informado/informmaterialo : Ineke Emmelkamp, 

Arubastraat 12, 9715 EW Groningen; tel.: 050-57 18 842. 
<info@esperanto-info.nl> 

Studie-weekeinde\ 

<studosemajnfino@esperanto-nederland.nl> aŭ Ineke Em- 
melkamp, Arubastraat 12, 9715 RW Groningen 

v_____ J 


De via redaktoro 2 

De la estraro 3 

E1 mia leterkesto 3 

Esperanto publike 4 

Filmoj rete 5 

Recenzoj 5 

Invitoj 6 

Quo vadis? Oude koeien uit de gracht 6 

Raportaĵoj 7 

Someras 2016 en Greziljono 9 

Kiel plej efeike lemi lingvojn? 12 


Alvoko 

Bv sendi estonte viajn bildojn, fotojn k.s. al la 
redaktoro! Via revuo bezonas vian subtenon! 

GB 


Datolimo 

Materialo por la venonta numero estas bonvena ĝis la ko- 
menco de oktobro 2016. Sendu ĝin kiel eble plej frue, tiam 
vi ege helpas nin. 


ĈE LA FRONTPAĜO 

Tie ĉi estas du bildoj el la UK en Nitro; la fotojn 
sendis Mareje van Erp. 

Ankaŭ aliloke ĉi-numere vi renkontos raportaĵojn 
aŭ impresojn pri tiu UK. 

gb 


DE VIA REDAKTORO 

En la nuna numero superregas la impresoj el la 
UK. i.a. vi trovas impreson pri prelegi pri Kiel lemi 
lingvojn? Laŭ mi sufiĉe saĝajn ideojn tie vi trovas. 
Ineke Emmelkamp zorgis pri pluraj fotoj el Nitro, 
sed ankaŭ verkade regalis nin. Ĉe Esperanto publi- 
ke ĉi-foje pleje gravas Loesje - kaj kiu enigmulo 
kaŝiĝas tie? La mbrikon Filmetoj rete ĉi-foje vi 
varmigu per arda intereso: ja valoras, kion niaj ge- 
amikoj plurlande metas sur la reton. Prenu la kom- 
putilon, iom tajpu la foje enuige longajn nomojn - 
kaj ĜUU PLENE! Ne nur pri la UK temas nun sed 
ankaŭ pli pluraj alilokaj Esperantokunvenoj. 

Ni provis kunmeti por vi legindan numeron. 

gb 


2016/5 -2 


Fenikso 


DE LA ESTRARO 


De la Estraro ĉi-foje ne venis 
specialaj tekstoj por informi vin. 
Sed mi eksciis, ke estos diskutate, 
kiel en la estonto oni traktos pri la 
revuo, kiel aranĝi sekvasezone no- 
van duoblan numeron kune kun 



FEL, k.s. pri parencaj temoj. Sci- 
vola mi estas, kiel unue solviĝos la 
redaktoreco pri Horizon-taal, ĉar 
la antaŭa redaktoro, kies laboron 
mi tre aprezis kaj dankas, sen ple- 
zuro sin sentis devigita, demisii. 


gb 


EL MIA LETERKESTO 


1] Novaĵoj en la kanalo de UEA. 

Aleks Andre, somera UEA-volon- 

tulo en la CO, rearanĝis la kanalon 
laŭ pluraj spektindaj listoj, kaj ko- 
mencis novan serion da filmetoj pri 
Esperanto-gazetoj tra la tuta mon- 
do. Revizitu la kanalon, ĉar novaj 
filmetoj alvenos. 

https://www.youtube.com/user/ 

UEAviva 

Emilio Cid, Estrarano de UEA 
pri informado 

2] Kial poemo de Ezra Clark Still- 
man estas en paĝo 7 de Fenikso de 
julio-auŭusto 2016? Interlingua es- 
tas aberacio kaj Ezra Clark Stillman 
estas perfidulo de nia sankta afero. 
Interlingua estas jam en agonio, sed 
nia kara Esperanto vivos ĉiam. Var- 
majn salutojn al vi ĉiuj de 

Frans Cobben 

Reago de la REDAKTORO: Kun 

plezuro mi konstatis ĉi reagon al 
detaleto en nia lingvo-instrua ru- 
briko, kiun redaktas Emiel Van 
Damme. Nur malofte mi rimarkas, 
ke iu efektive ĝin legis - do koran 
dankon! Enhave tamen mi bedaŭras 
la tonon de la letereto de Frans Cob- 
ben: Ezra Clark STILLMAN (1907- 
95) ja sen ajna dubo estas fama inter 
niaj Esperanto-poetoj, kvankam nur 
kiel minora: oni prave retrovas lin 
en ambaŭ eldonoj de la Esperanta 


Antologio de William Auld, en la 
monumenta verko Concise Ency- 
clopedia of the Original Literature 
ofEsperanto de G. Sutton kaj ankaŭ 
en la Historio de Minnaja-Silfer. Ke 
poste li forlasis Esperanton, ne faras 
lin perfidulo - post Interlingua an- 
kaŭ tion li forlasis; bedaŭrinde ofte 
la vivo iras simple aliajn vojojn. Plej 
famas tiurilate Kabe (1872-1959). 

3] Mi ŝatas la akran tekston de 
Kees Ruig (Malden) en paĝo 12 
pri la ve-krio kaj la kverelo en la 
estraro de LEEN. “Merkatumado 
ankoraŭ nun estas blasfemo en Es- 
perantujo”, Kees Ruig prave ver- 
kis. Varmajn salutojn al vi de Frans 
Cobben 

Ndlr: Vidu la reagon ĉi-numere 
de Ineke Emmelkamp sub titolo: 
Quo vadis? 

4] Ĵus ankaŭvolumo 2 (lecionoj 12- 
22) de Esperanto per rekta metodo 
de Stano Marĉek. Ĝi publikiĝis kiel 
apo por Android poŝtelefonoj. La 
kurso do nun estas kompleta. 

Oni povas elŝuti kaj instali la apon 
el la Google Play butiko (serĉvorto: 
Esperantoplus). Informoj pri ĝi an- 
kaŭ per www.iei.nl/apoplus.htm 
La unua apo, volumo 1, kun leci- 
onoj 1-11, jam elŝutiĝis pli ol 1500 
fojojn, plej multe en Brazilo, Usono 
kaj Hungario, sed ankaŭ multaj en 
i.a. Germanio, Rusio, Meksiko kaj 


Sudkoreio. 

La aprezocifero estas 4,4 (el mak- 
simume 5 poentoj). 

Oni povas elŝuti kaj instali tiun apon 
el la Google Play butiko (serĉvorto: 
Esperanto aŭ Esperantokurso). In- 
formoj pri ĝi ankaŭ per www.iei.nl/ 
apo.htm 

Kompreneble reagoj estas tre bon- 
venaj. Mi esperas, ke oni ankaŭ jam 
pririgardos ĝin en Nitra, Slovakio, 
kie okazas nun la UK. [Ndlr : tiu 
UK intertempe okazis] 

Piet Buijnsters, programisto, 
Estrarano de Internacia Esperanto- 
Instituto, Hago, Nederlando 
www.iei.nl 

5]Estimata kaj kara estraro! 

Hodiaŭ okazis la lasta kunveno 
de La Amsterdama Rondo en la 
agadperiode 2015/2016. 

Tiu kunveno samtempe estas la las- 
ta, kiun mi organizis. Post x-oj daja- 
roj mi ĉesas tiun laboron. Tre feliĉa 
mi estas pro la preteco de kvaropo, 
kiu transprenos miajn taskojn. Te- 
mas pri Leston Buell, Peter Ebenau, 
Miko Kuijn kaj Bert de Wit. Krom 
ili Federico Gobbo estas konstanta 
kunlaboranto dum la periodoj, kiam 
li estas en la lando. Kaj krom-krome 
pluraj regulaj ĉeestantoj en LAR- 
kunvenoj promesis sian kunlabo- 
ron, se necese. 

Sciante ĉion ĉi mi plenfide transdo- 


Fenikso 


2016/5 - 3 





















nis/os miajn taskojn. 

Je la fino de la kunveno surprize 
alparolis min Rob Moerbeek, pre- 
zidanto de Esperanto Nederland. Li 
esprimis dankvortojn al mi nome de 
la Asocio. Li transdonis belan cikla- 
menon kaj - certe bongustan - ĉo- 
koladon. 

Kortuŝita mi estis pro tiu atento ne 
atendita. Mi aprezas ĉion, flegos la 
planton, gustumos kun aliaj perso- 
noj la frandaĵon, SED la vortoj estas 
grifitaj en mia memoro. 

Mi dankas al la estraro. Kvankam 
mi iom demisias el diversaj ĥmk- 
cioj/taskoj, mi restas JE VIA SER- 
VO! 

Ans 

A.J.Bakker-ten Hagen 

<jeannette020@gmail.com> 


6] MIRI KAJ ADMIRI 

Legante la 3-an numeron 2016 de 
FENIKS”, tutkore mi gratulas al vi. 
Mi legas de la unua vorto ĝis la las- 
ta, krom la nederlandaj tekstoj. 

En ĉi tiu numero, kiam mi legis: 
kiom multege laboras ROB MOER- 



BEEK, mi sentis, ke mi nepre de- 
ziras esprimi mian miron kaj admi- 
ron. 

Treege mi dezirus, ke inter junaj es- 
perantistoj troviĝu du-tri helpemaj 
entuziasmaj personoj, kiuj povus 
transpreni parton de lia enorma kaj 
valorega laboro! 

Laŭ hungara proverbo: 

“TIUN ĈEVALON ONI BATAS, 
KIU TIRAS!” 

Komprenu bone! Ĉar Rob treege 
bone laboras, ĉiuj dezirus lian kon- 
tribuon! 

Mi deziras al Rob Moerbeek bonan 
sanon, ke li ankoraŭ longe laboru, 
sed samtempe, li havu ankaŭ help- 
antojn! 

Sigmond Julia 

2016.06.28. 


QUO VADIS? 

OUDE KOEIEN UIT DE GRACHT 


En la Fenikso nr. 2016/4 aperis artikolo, 
verkita de Kees Ruig kun la titolo ’Quo 
Vadis’. 

Mi povus konsenti kun kelkaj frazoj. Sed 
aliaj iritas min. Tial mi nun reagas. 

Kees prelegis iam en la sesdekaj jaroj 
en kunlaboro de alia organizo. Poste 
Kees mencias la kverelojn en la estraro 
de LEEN kaj la vekrioj en la kelkaj klu- 
boj kiuj okazis tiam. 

Kiel valoras mencii tiujn malnovajn 
aferojn? Tio ne estas ‘quo vadis?’, sed 
resonigi kantaĉon jam forgesitan! 

Estas pli bone skribi pri la nuna situacio, 
la hodiaŭa socio. 

Pri Esperanto aperis multaj artikoloj, filmoj 
kaj kursoj en retejoj, jutubo kaj fejsbuko. 
Ankaŭ Esperanto Nederland, aliaj asocioj 
kaj personoj estas aktivaj en tiuj kampoj. 
La Esperanto-kurso Duolingo furoras en 
la tuta mondo. Miloj da junaj homoj tia- 
maniere lemas Esperanton. Pli kaj pli es- 
tas specialaj programoj en tiu nova medio. 


En la studsemajnfino en Buurse (marto 
2016) estis pluraj junaj partoprenantoj, 
kiuj tralaboris la Esperanto-kurson en 
Duolingo. 

Por la venonta studsemajno en Schoon- 
loo (sept.2016) 7 novaj homoj partopre- 
nos al la kurso de nivelo 1, gvidota de 
Katalin Kovats. 

Esperanto Nederland aktive partopre- 
nos en la granda lingva festivalo Drongo 
(sept.2016). Jam dum pluraj jaroj. Unue 
kun simpla budo, sed nun ankaŭ pri- 
zorgis prelegojn kaj kursojn. Temas pri 
tutlanda festivalo pri diversaj lingvoj, 
inkluzive Esperanton! Mi prizorgis pre- 
legon en festivalo, organizita de la sin- 
agogo en Groningen. Mi prelegis pri la 
vivo de Zamenhof kaj Esperanto. Antaŭ 
kelkaj jaroj mi faris prezenton dum se- 
majnfino de Mensa, asocio de tre kleraj 
homoj. Ili invitis min! Alia Groningena- 
no prizorgis prelegon dum festivalo de la 
Groningena Historia Asocio. La temo es- 


tis PACO. Ili invitis lin! Li faris prelegon 
pri Esperanto kaj rapidkurson. Kaj mi es- 
tas certa, ke pluraj aktivaj Esperantistoj 
faras same. Daŭre Esperanto Nederland 
eldonas novajn informilojn pri Esper- 
anto: Sleuteltje, Esperanto - z6 op zak, 
librotenilo kaj ‘Ontdek het Esperanto’. 
Esperanto Nederland pretas subvencii 
la lingvan katedron Tnterlingvisto kaj 
Esperanto’ kaj havas bonajn kontaktojn 
kun la profesoro Federico Gobbo. Kelkaj 
membroj havas kontaktojn kun intema- 
ciaj kluboj (kiel Wereldfederalisten). 

La nunan socion oni ne povas kompari 
kun tiu de la tridekaj aŭ la sesdekaj ja- 
roj de la pasinta jarcento. Estas tro faci- 
le por diri ke la nuntempaj Esperantistoj 
restas nur en siaj rondetoj. Ĉu vere man- 
kas praktika agado? Laŭ mi ne. Lasu la 
maljunajn bovinojn en la fosaĵo! 

Ineke Emmelkamp 


2016/5 -4 


Fenikso 


FILMOJ RETE 


1] Prezento de la bita eldono de 
Donkiĥoto (kun etaj partoj en la 
hispana) 

https://youtu.be/V mb-quPgYa0 

2] Asorti kantas «En restoracio», 
en la 75a Hispana Kongreso de Es- 
peranto 

https://youtu.be/vxaWI2Dp278 

3] Jen 5-minuta filmo pri la 75a 
Hispana Kongreso de Esperanto 
kaj la 26a Seminario por Aktivula 
Maturigo 

https://voutu.be/clAZrHYhfho 

4] filmetoj el diversaj lokoj : 
https://www.youtube.com/ 
watch?v=6UP9xNdkDsE&fea- 
ture=youtu.be 

5] Miguel Femandez prezentas sian 
laste aperintajn librojn, en la 75a His- 
pana Kongreso de Esperanto, 2016. 
https://youtu.be/dtXA6k7nghs 

6] Jose Maria Salguero faras en- 
kondukan prezenton pri Ekstre- 
maduro (Extremadura) en la 75 a 
Hispana Kongreso de Esperanto: 
https://youtu.be/ypRYexE3WeQ 

7] Miguel Femandez kantas «En 
vesper’ aperis pluv’» (Esta tarde vi 
llover) en la 75a Hispana Kongreso 
de Esperanto, 2016. 


https://youtu.be/XAqfXhyl07c 

8] Mikaelo Bronŝtejn deklamas 
sian poemon «Vivresumo» (kun 
subteksto), en la 75a Hispana 
Kongreso de Esperanto, 2016. 
https://youtu.be/bkERt200BHE 

9] Istvan Ertl parolas pri «Kiaj ni 
estas kaj kiaj ni estu» en la 75a 
Hispana Kongreso de Esperanto, 
okazinta en Herrera del Duque de 
la 30a de junio ĝis la 4a de julio 
2016. 

https://youtu.be/Q37hNr_-Cd 

10] Liven Dek parolas pri ankoraŭ 
nesufiĉe prilaborita kampo de aga- 
do por la esperanta kulturo, en la 
26a Seminario por Aktivula Matu- 
rigo, organizita de UEA kaj Hispa- 
na Esperanto-Federacio: 
https://youtu.be/qrLa2oYNzw8 

11] La «Coral municipal de Herrera 
del Duque» kantas la himnon de Es- 
peranto «La espero», en la 75a His- 
pana Kongreso de Esperanto okazin- 
ta en Herrera del Duque de la 30a de 
junio ĝis la 4a de julio de 2016. 
https://youtu.be/yLAz5eMrCDc 


12] Irek Bobrzak parolas pri pod- 
kastoj, kaj pli precize pri la agado 
de «Varsovia Vento» tiukampe, 
en la 26a Seminario por Aktivula 
Maturigo, organizita de UEA kaj 
Hispana Esperanto-Federacio. 
https://youtu.be/pQoV_w4PE4E 

13] La «Municipa orkestro de 
Herrera del Duque» regalis la par- 
toprenantojn de la 75 a Hispana 
Kongreso de Esperanto per kvin 
muzikpecoj, jen unu el ili; «En la 
mondo» (En er mundo). 
https://youtu.be/6dXavDqb8Mg 

14] jen bona afero: htri 
ps://www. voutube.com/ 

watch?v=URUFYXJknEI 

salutas Gersi Bays 

15] Miguel Femandez parolas pri 
sia propra sperto pri la nerekta 
prezento de Esperanto al ekstera 
publiko, pere de literaturo 
https://youtu.be/bY893Nm_qaQ 

16] Jorge Camacho prezentas 
la poeton Baldur Ragnarsson, 
kaj, kune kun la ĉeestanta publiko 
provas interpreti unu el ties lastaj 
poemoj, en la 75a Hispana Kongre- 
so de Esperanto okazinta en Herre- 
ra del Duque: 

https://youtu.be/bEeXU3P7C4M 


ESPERANTO PUBLIKE 


Tutmonda Lundo 

Por Loesje en ŝia ŝirkalendaro ‘Tutmonda Lundo’ regule signifas ‘Esperanto’. Kelkfoje ŝi uzas la saman 
tekston, sed kun iom diferenca traduko, kiu tamen estas ĝusta kaj senchava. 

Lundon, la 1-a de aŭgusto, la teksto (vidu aldonon) legiĝas “Lingva plezuro: la vortoj ridas el la buŝo”, kion 
ŝi tradukis “Echte taalvrijheid heb je als iedereen je begrijpt”. Jen bona slogano por la Esperanto-movado. 


Cu Loesje estas Esperantistino? 

. i iifiTrMiJl' 'Jint '>1» ? ! i V nt. 'V ) 

Kees Ruig, Malden. 

Mondiale maandag 


Mondiale maandag 



LIKGVA PLEZURO 


UNGVA PLEZURO 




LA VORTOl 

RIDAS 


LA VORTOJ 

RIDAS 


Muzaiko | 


EL LA BUŜO 


EL LA BUŜO 




Zaĉo/ĉ 




1 |j|l ;j| jji IJjijjjijf ■■■ J M 'Ĵ5 j 

' ■ ‘ ‘ ‘ 'li" l 1F \ 1 ' j 






Fenikso 


2016/5 - 5 





















INVITOJ 



1] DRONGO-TALENFESTIVAL: 
Jaarbeurs Utrecht 30 sept -1 okt. 

Prezentado ESPERANTO: LEVEN- 
DE TAAL EN CULTUUR - Prof. dr. 
Federico Gobbo, bijzonder hoogle- 
raar Interlinguistiek en Esperanto. 
(https://www.facebook. 
com/esperanto.nederland/ 
posts/1104850889592724) 

Prof. Gobbo faros sian prezentadon 
sabate 1 okt 12.00-13.00. 

Ambaŭ tagojn de la Festivalo ĉees- 
tos Esperanto Nederland kun propra 
stando. Pli da informoj ĉe Website 
Drongofestival: 
http://www.drongofestival.nl 
http://www.drongofestival.nl/ 
events/esperanto-levende-taal-en- 
cultuur/ 


2] La 15-a NR ĉi-jarfine okazos de 
la 27-a de decembro 2016 ĝis 3-a 
de januaro 2017, mardo ĝis mar- 
do en Saarbriicken, samtempe kaj 
samloke kun la 8-a NIS, la programo 
por junuloj. 

NR do denove estos tuj apud Franc- 
io, kion certe bonvenigos aparte la 
francoj :) Ja fakte Saarbrucken es- 
tas landlima urbo... Ankaŭ suda 
Germanio kaj Svislando denove pli 
proksimas. Ni do esperas, ke multaj 
el vi eluzos la fakton, ke ekzemple la 
trajna distanco inter Parizo kaj Saar- 
brŭcken estas malpli ol du horoj... 
Jen la informa paĝo kun aliĝilo 
http://www.esperantoland.org/nr/ 
alighilo. shtml#alighilo. 


Internacia etoso, prelegoj, kursoj, 
koncertoj, ekskursoj ... 

Do, multaj kaŭzoj por veni kaj reve- 
ni al NR/NIS... :-) Ĉu vi ŝatos festi 
kun ni novjare en intemacia rondo? 
Do venu al la 15-a NR! Ĉion bonan 
al vi, belan someron kaj esperinde 
ĝis revido dum NR/NIS, por la orga- 
niza teamo de NR/NIS 
Lu Wunsch-Rolshoven 
EsperantoLand 
http://www.esperanto.land 

3] Kom naar ons BeNeLux-Congres 
in Lier van vrijdag 16 tot maandag 
19 september 2016! 
http://bnlk2016.weebly.com/neder- 
lands.html 

Groeten, Ineke 


RECENZOJ 


En 2016 aperis ĉe Exit Kvin geam- 
ikoj, de Julia Sigmond, 480 paĝoj 
da leteroj kiujn ŝi ricevis de Ada 
Fighiera-Sikorska, Johannes Paulu, 
Nikolao Danovskij, Stanislav Ja- 
nusiewicz kaj Tibor Sekelj. (ASBN 
978-973-7803-31-3) 

La korespondado kun kvar el ili ko- 
mencis en la fruaj sesdekaj jaroj, tiu 
kun Tibor Sekelj en 1965 post lia 
alvoko al multaj esperantistoj, fondi 
la Intemacian Instituton por Oficial- 
igo de Esperanto, IOE. 

La leteroj spiras etoson de varma 


amikeco, sopiro pri renkontoj, be- 
daŭroj pri malebleco libere vojaĝi: 
nur Ada Sikorska post sia edziniĝo 
vivis en okcidenta Eŭropo, ne be- 
zonis peti pasporton por ĉiu nova 
vojaĝo. 

Ĉiuj skribas pri manko de tempo 
pro agado pri Esperanto, foje pro 
sanstato. Ĉiuj regule mencias la 
reŭmatismon, pri kiu Julia Sigmond 
suferis tiutempe. 

Inter la leteroj de Tibor Sekelj estas 
kelkaj pri IOE, kiun li post multaj 
klopodoj malfondis en 1972. 


Iu klariga enkonduko bonvenus; la 
leganto nun ne scias, kial ekestis 
longaj periodoj de silento en la ko- 
respondado kun ĉiuj geamikoj, kaj 
finiĝis la kontakto kun unu el ili (pri 
la aliaj estas klare, ke la morto finis 
la kontakton.) 

Ne estas klare, ĉu la leteroj kaj me- 
saĝoj estas laŭlitere kopiitaj: abun- 
das eraroj pri kiuj mi ne scias, ĉu ili 
enestis en la originalaj leteroj aŭ ĉu 
temas pri nekontrolitaj tajperaroj en 
la manuskripto. 

Anneke Schouten-Buijs 


2016/5 -6 


Fenikso 


Jen ĉarma poemeto de la ĉina poeto ZEE Saint Jules (1902-1986). Kunlaborinto de 'Literatura 
mondo’ kaj de diversaj ĉinaj gazetoj. Poemoj en 'Naŭ poetoj' (1938). Eldonis multe da tradukitaj 
poemoj ĝis 1980. 

ONDOJ ĉolven 


1 Nuberoj velas, kaj marfluo ŝvelas. 
Ĉio jubilas sub ĉiel' senbride. 
Ondoj petolas kiel junaj fokoj. 
Jen, ili dispeciĝas elĉerpite 
5 Sur embuskantaj nigraj rokoj. 


Wolkbrokjes zeilen, en zeevloed zwelt aan. 
Alles jubelt onder de hemel, ongebreideld. 
ĉolven dartelen als jonge zeehonden. 

Kijk, ze vallen uiteen, uitgeput, 

Op belagende zwarte rotsen. 


Sed facilmove levas sin denove 
Kun ŝaŭma vest', el ĉielblu’. 

(Ho, ravas la sovaĝa kant' de I’ mevoj! 
Ili ĝojkrie vagas ĉiam plu 
10 Samkiel miaj etaj revoj). 


boch lenig verheffen ze zich opnieuw 
Met schuimend vest, uit 't hemelsblauw. 

(Ho, verrukkelijk is de meeuwenzang! 

Zij, met vreugdekreten, zwerven steeds voort 
Evenals mijn kleine droompjes). 


PRI LA POEMO 

La titolo: Ondoj 

Jen certe ege sugesta 0 vorto I Kial? suggererend 
La vorto 'ondo' povas efektive 0 inderdaad 

rilati 0 al multaj aferoj, betrekking hebben op 

i.a°. al ...akvo moviĝanta aŭ al... interaiie (ndi. o.a.) 
dunoj aŭ tritikaj kulmoj 0 duinen ,tarwehalmen 

aŭ al elektraj aparatoj aŭ eĉ hararo. 

Verso 1. Nuberoj velas, kaj marfluo ŝvelas. 

Nuberoj estas eroj de nuboj 
(ero = plej malgranda parto de tuto) 

alivorte ? 

pecetoj 0 de nuboj. stukjes 

La radiko nu- troviĝas en la franca... 
nuage, nuee. 

Kiel estiĝas 0 nuberoj? ontstaan 

Pro la inf luo de ventoj kaj de la temperaturo 
de la aero kaj de la akvo. 

Tiuj nuboj diseriĝas 0 = ? uiteenvallen 

Ili iĝas dividitaj en erojn (partetojn) 

Tiuj nuberoj velas. 

Kp. f rance: la voi[e 

Ili impresas kiel veloj. Ili estas ĉi tie komparataj 

kun kiaj ŝipoj? 

...kun velŝipoj 0 . zeilschepen 

Kial tiu komparo en la poemo? 

Ambaŭ moviĝas pro aŭ danke al la vento. 

Kiuj ŝipoj uzas nun velojn? 
ŝipoj por sporto. 

Kiam oni hisas° (etendas 0 ) la velojn? hijsen: strekken 
Kiam la vento estas favora 0 . gunstig 


Jen bela priskribo de la maro. Kvankam temas pri 
tute normalaj aferoj. Tamen, kiucele 0 metweikdoei 
ili estas menciitaj? 

Por bone prezenti la kadron de la 

okazontaĵoj 0 . komende gebeurtenissen 

Notindas en la verso tamen io speciala koncerne 
rimojn: 

la du duonoj 0 rimiĝas inter si! heiften 

Jen 'interna' rimo° binnennjm 

Verso 2. Ĉio jubilas sub ĉiel' senbride. 

La vorto ' jubili ' estas ege esprimiva. Oni kvazaŭ 
aŭdas la ĝojkriadon. 

Kaj ĉiu konas ĉe ni la anglan krion’youpee’ I 

Sen brid e 

Notindas la simileco de la vortradiko: 
nederlande: ongebreideld (teugelloos) 
france: de brid e 
Kia ni imagu tian ĉielon? 

Verŝajne sunplena? 

Nuboj ĝenerale ne stimulas al jubilado, sed 
nuberoj velas for kaj lasas la sunon brili. 

Jen denove verso interesa pro sia muzika 
impreso. 

La akcentitaj 0 silaboj ĉi kaj bekiemtoond 

bri/bi bele skandas 0 la verson. scanderen 

Kion oni povas/devas bridi? beteugeien 

koleron, ambicion, fantazion, havemon 0 hebzucht 
Meti bridon al kriado, optimismo, deziroj... 

Verso 3. Ondoj petolas kiel junaj fokoj. 
kp. france petillant (bruisend) 

Ondoj petolas 0 uzante sian troo r\...darteien, stoeien 
























da energio, da vivĝojo. 

Z: Petolado sen mezuro ne ... 

kondukas al plezuro. 

Mateloos spelen geeft geen vreugde. 

Verso 4. Jen, ili dispeciĝas elĉerpite 
Analizo de la vorto dispeciĝas: 

=laulitere°: en disajn peco jn iĝi 

letterlijk: in verspreide stukken komen 


jen alia interna rimo. 

Kio levas sin? 

La ondoj el verso 3. 

Denove notindas la akcentado de la verso, kiu 
respegulas 0 ... weerspiegelen 

la movon de la priparolata ... ondo. 

Por bone sugesti la movon de ondoj oni nepre 
legu la verson laŭte kaj f lue°. vlot 


Kian mov(iĝ)on sugestas tiu verbo? 
movon el iu centro kaj en 
ĉiujn direktojn. 

Pro kio, kial la ondoj dispeciĝas? 

Ĉar ili falas sur la rokojn el la sekva verso. 

Kial la ondoj estus elĉerpitaj? 

Eble ĉar ili jam falis de tre fore 7 kvazau ili 
faris longegan vojaĝon? 

Kial 'elĉerpite' en la adverba formo ? 
eble 'estante post elĉerpiĝo'? 

Kio fakte estas ĉerpi? ĝ putten, scheppen 

kp. iu kun neelĉerpebla 0 pacienco onuitputtelijk 
Kiam via/ies (poŝ)mono plej rapide elĉerpiĝas? 

Kio alia povas ekzemple elĉerpiĝi? 

Ies espero, ies pacienco, ies amo, ies 
entuziasmo... 

Kio povas esti neelĉerpebla fonto 0 de bron 
kono 0 (vortaro) kennis 

de ĝojo (iu kanto), 
de zorgo (monujo)... 


Verso 7. Kun ŝaŭma vest', el ĉielblu'. 

Kiu surhavas tiun ŝaŭman veston? 

La ondoj el verso .... 3. 

Kion sugestas la notinda uzo de la vorto vesto? 

Ke la ondoj portas nun veston, ili ne plu 
aspektas kiel antau la okazintaĵo. 

Kiam la ondoj estas kovritaj de blanka ŝaumo? 
Kiam la vento iĝas pli forta. 

Verso 8. (Ho, ravas la sovaĝa kant' 

de I' mevoj! 

Kial tiuj krampoj? 

La leganto komprenu, ke f iniĝis la 
okulf rapa 0 sceno, en kiu la autoro opvallend 

kvazaŭ flugis for kun la mevoj, kaj ke la atento 
nun ne plu koncentriĝas sur la ondojn. 

A 

La rakonto nun temas pri la mevoj. Cu la kanto de 
mevoj estas sovaĝa? 

Eble anstatau 'kanto' oni pli ĝuste diru ... 

'krio' au 'kriado'? 


Verso 5. Sur embuskantaj nigraj rokoj, 

Kiel rokoj povus embuski 0 iun? beiagen 

Ne rekte 0 sed 7 pro la fakto, ke ili rechtstreeks 
povas kaŝi iun aŭ ian danĝeran, ili kvazaŭ 
embuskas. 

Embusko 0 hinderlaag 

kp. franclingve: une embŭche; angle: ambush 
Embusko estas manovro, per kiu atakonto 
kaŝas sin # por... 

surprizi kaj facile kapti ĉasaĵon 0 buit 

aŭvenki 0 ... malamikon. overwinnen 

nigraj rokoj 

El kia ŝtono tiaj eble estus konsistas? 

El ia ajn 7 sed ĉiakaze malseka 0 , sombra. nat 

Verso 6. Sed facilmove levas sin denove 
facilmove = kun aŭ per facila movo (adverbo). 
facilmove/denove: notindas 


Tamen ĉi lasta ravas 0 la poeton tiom, bekoort 
ke li ne hezitas paroli pri kanto. La klarigo aperas 
en la sekvanta verso. 

Verso 9. Ili ĝojkrie vagas ĉiam plu 

Do temas ĉi tie pri kiaj krioj? 
pri ĝojkrioj. 

La plonĝado al la golfoj kaj la vagado 
ekscitis 0 ilian ĝojon. opwekken 

Kiel la poeto distingas ĝojkriojn de aliaj? 

Eble li estas tiurilate spertulo 0 aŭ een ervaren 
lia imago 0 atribuas 0 verbeelding; toeschrijven 

kriadon al ĝojo? 

Kion sugestas la vorto vagi? 

Iri de unua loko al alia sen dif inita celo 0 . doel 
iri sen celo, sencele. 

Verso 10. Samkiel miaj etaj revoj). 

Kial la vorto samkiel anstataŭ la simpla kiel? 

Por pli klare substreki 0 la ... onderstrepen 


SENAPAGA programo (Vindozo) kun tre vasta esperanta vortaro: Kompleta Vortaro 
kun ĉ. 2.800 ilustraĵoj. Vi trovas la vortojn en la kapvorta parto (17.000) aŭ en la alfabe- 
ta-parto (55.000). 

Krome oni aldonis pliajn vortarojn: esperanto-angla, nederlanda, franca, italiana, his- 
pana kaj germana. 

La vortaro estas senpage kaj povas senprobleme distribuita inter viaj esperanto-amikoj. 


Sendu vian nomon al KVortaro@yahoo.com 


similecon 0 . gelijkenis 

Kial etaj anstatad 'malgrandaj'? 

La vorto sonas pli ĝentile, pli 
dorlote 0 . G\ havas grandan vertroeteiend 

psikologian sugestopovon 0 . suggestieve kracht 

Krome, la vorto’malgrandaj' estus preskad 
terure 0 materialista por io tiom verschrikkeiijk 

intima kiom ... etaj revoj. 

La vorto 'etaj' povas krome° bovendien 

esprimi ĉi tie kiun alian senton? 
modestecon (veran ad ŝajnan I). 

Konkludo 

Jen unuavide ĉarma poemo pri marbordaj okaza- 
ĵoj. Relegante ĝin pli atente oni povas malkovri 
multajn ege interesajn trajtojn 0 . kenmerken 

Unue la regula ritmo de la rimiĝantaj versoj, 
kiu tre subtile kreas ĉe atenta legado la bone 
konatan maran atmosferon. Ankad la akcentado 
de la versoj enas° regule i veergalmt 

la ondadon 0 de la mar-akvo. deining 

Ĉu la rimoj, en teksto pri la mar-ondoj, ludas ian 
rolon? 

Ili siavice 0 bone sugestas la op hun beurt 

similecon de ĉiuj tiuj senfine revenantaj ondoj. 


PLIE PRI IUJ UZITAJ VORTOJ 

Ondo.i (titolo) 

Kio i.a. translokiĝas 0 per ondoj? zich verpiaatsen 
la sono, la lumo. 

ond(ad)i 

Sub la blovo de la vento la akvo ondas. 
ondumi 0 la tolon°: prilabori la tolon onduleren; linnen 
por ke ĝi prezentu regulan aron° da ondoj. groep 
Kiel obteni 0 belan ondumadon de la verkrijgen 
haroj? 

Klarigenda: disondo 0 = ? kieizog 

Sulko°, kiun ŝipo lasas malantad si. rimpei 

'dis': la ondoj disiĝas. 

Nubero j (verso 1) 

Ero = elementa peceto 0 de io. stukje 

Kie /kiam oni riskas ricevi en la okulon 
jenajn 0 : (Sugestoj sekvas sube) de volgende 

1) sableron (zandkorrei) 2) fajreron (vonk) 

3) moneron (geidstuk) 4) neĝeron (sneeuwviok) 

5) polveron (stofje) 6) pluveron (regendruppel) 

Jen iuj sugestoj; 

a) en neĝoŝtormo (4) 

b) senpolvigante 0 meblojn (5) afstoffen 


c) sur la plaĝo° (1), en dezerto (1) strand 

Ĉ) ekstere dum pluvo (6) 

d) forviŝante polvon (5) 

e) apud fajro (2) 

f) dum ŝtormo 

g) Ĉe ventblovado 0 het blazen van de wind 

Velas (verso 1) 

Esprimo: Veladi kontraŭ la vento. = ? 
agi en/sub malbonaj kondiĉoj. 

Proprasence ad f igurasence? 

Kial 'veladi' anstatad 'veli'? 

La suf ikso -ad substrekas 0 la onderstreept 

longecon, do eble ankad la malfacilecon de la 
ago°. handeling (cf. actie) 

Kp. senf ina telefonado, kantado, babilado... 

Malfluo (verso 1) 

La fluo de la tempo, de la memoroj, de la sango 
en niaj vejnoj, angioj... 

Kiaj regionoj ĝenerale altiras plej grandajn 
fluojn da turistoj? 

Kiel parolas iu, kiu parolas flue? 

facile, senhezite. druppeisgewijs 

Kio estas la malo de 'paroli flue ’? 
balbuti 0 , hakkelen, stotteren 

paroli heziteme 0 . aarzelend 

La odoro de violoj fluas en la aero. 

Kia akvo estas pli pura: f luanta akvo ad ... 
stagnanta? 

Kio preferindas: naĝi laŭflue ad kontraŭflue? 

Ĉio dependas de la celo°! doei 

Ĉiu f luo restu en sia fluejo 0 = ? bedding 

Ciu restu ĉe siaj propraj aferoj. 

Ĉion superf luan formetu! overbodig 

Jen lernindaĵoj de Z. pri 'f Iuo’: 

Felico venas gute°, druppeisgewijs 

malfeliĉo venas flue. 

Het geluk komt druppelsgewijs, het ongeluk 
komt als een vloed. 

(gute = per gutoj) 

Mono fluas al riĉulo, batoj al malriĉulo. 

Ĉu esprimiĝas per tiu opinio pesimismo aŭ 
realismo? 

Espereble fariĝos iam kunfluiĝo de la homoj 
en unu ĉiuhoman popolon. 

Het is te hopen dat ooit het samenvloeien van de mensen zal 
groeien tot een volk van alle mensen. 

Kio povas esti ĉiuhoma popolo? 

Tio estus popolo el ĉiaj intermiksitaj homoj. 








Mevoj (verso 8) 

= Mara birdo kun longaj flugiloj kaj 
knara° krio. knarsend 

Aliaj bone konataj birdoj estas ekzemple: la 
paruo (mees), la merlo (merei), la kolombo (duif), la 
pigo (ekster), la pasero (mus). 

La hirundo 0 kaj la cikonio 0 estas zwaiuw; ooievaar 
migrobirdoj 0 . Antad la vintro ili trekvogei 

kolektiĝas 0 por ekf lugi al varmaj verzameien 

landoj. 

Kiel ni povas rekoni cikonion? 

&i havas longajn krurojn, longegan 

kolon°, longan bekon° kaj blankajn neksnavet 

plumojn. 

En okcidenta Edropo oni kredigis al la infanoj, ke 
la cikonio alportas novnaskitojn. 

Zamenhofaĵoj pri birdoj: 

Tio estas ankorad birdo sur la tegmento 0 . dak 

= neefektivigita 0 revo. nog niet gerealiseerd 

Kia la birdo, tia la kaĝo. Signifo? 

Lad la aspekto ad valoro de la kaĝo/domo oni 
povas taksi la loĝanton/posedanton. 

Tio estas ankoraŭ pasero en la aero. 

Z. referas al pasero parolante pri io projektita 
sed ankorad ne efektivigita: 

Fordoni anseron 0 , por ricevi paseron.= ? eend 
fari stultan interŝanĝon 
Celante anseron, li trafis aeron. = ? 

Mikkend op een eend trof hij lucht. 

Kiam direbla? 

Li ne sukcesis, li f iaskis. 

Kun kia aludo°? insinuatie 

Jen mokema 0 rimarko, la parolanto spottend 

parolas malŝate. 

Birdoj inspiras al multaj sentencoj. Ekzemple: 
Birdon eblas rekoni pro ĝiaj plumoj. 

Men kent de vogel aan zijn veren. 
Ciu birdeto kantas lad sia beko. 

Ieder vogeltje zingt zoals het gebekt is. 
= Ciu homo estas unika. 

Li estas birdon por la kato. 

Hij is een vogel voor de kat. 

= Li ne plu povas saniĝi. 

Pasero kaptita estas pli bona ol aglo° arend 

kaptota 0 . zal gevangen vvorden 

Beter een vogel in de hand dan tien in de lucht. 
= Preferindas havi ion malgrandan ol revi pri 
multo sen sukceso. 


Unu hirundo printempon ne alportas. 

Een zwaluw maakt nog geen lente. 
Unu bona signo ne suf iĉas. 

Kaj eble vi rekonas jenan malnovan verson: 

Ĉiuj birdoj jam konstruis neston, 
kial do nur ni prokrastas feston? 

Kiel pliritigi sian vorttrezoron? 

Flue retraduki ĉiujn nederlandajn tradukaĵojn. 

TRADUKEKZERCOJ 
Solvo de la antaŭa. 

1) La homo estas la plej inteligenta el ĉiuj bestoj 
- kaj la plej malsaĝa. (Diogeno). 

2) Eĉ la plej simpla homo estas ĉiam ankorad ege 
komplikita/ kompleksa/malsimpla estaĵo. (Marie 
von Ebner). 

3) La mortema homo similas aktoron (al aktoro), 
kiu neniam ekscias/sciiĝas, kiel la teatraĵo plue 
disvolviĝos, en kiu li dum tuta akto kunludis. 
(Ludvvig Fulda). 

4) La homo estas nek anĝelo nek besto, kaj la 
malfeliĉo volas, ke kiu volas ludi kiel anĝelo, 
prezentas la beston. (Blaise Pascal). 

5) Ni tiom ŝatas troviĝi en la libera naturo, ĉar ĉi 
tiu havas nenian opinion pri ni. (Nietzsche). 6) Se 
inter la morti-devaj / mortemaj homoj ekzistas 
io, kio estas ekstermenda kaj kion ĉiu estas 
devigata per ĉiaj leĝaj rimedoj malhelpi/ 
kontradi kaj helpi preventi, tio estas 
tutcerte/sen ia dubo la milito. (Erasmo). 

Nova 

1) Wanneer zegt men van iemand dat hij in de 
vvolken is? Als hij opgetogen is. 

2) Meeuvven zijn krachtig gebouvvde, 
langvleugelige zvvemvogels. 

3) De grijze meeuvv of 'kleine meeuvv’ komt bij 
rustig vveer aan de kust voor, maar trekt bij 
naderend slecht vveer het land in en geldt 
daarom als voorbode van zvvaar vveer. 

4) ' Alles jubelt'. Alles slaakt vreugdekreten. 
Jubelend geeft men uiting aan zijn vreugde. 

5) Door het leven dartelen is opgevvekt en 
zonder zorgen door het leven gaan. 

6) Een lange ziekte of een moeizame verhuizing 
kan iemand geheel uitputten. 

7) De jonge knaap zvverft door de straten. 

8) De vlucht der vogels raadplegen: bij de ouden 
een middel om de toekomst te voorspellen. 

Emiel Van Damme 

Albert I-straat 44, B. 1703 Schepdaal 


RAPORTAĴOJ 


1] Aŭtete al la UK en Nitra, Slo- 
vakio. 

Dutaga veturado tien kaj reen. Tri- 
ope ni kuraĝe iris survojen. La celo: 
Tuta semajno en kreita lando kies 
lingvo nin kunigas. 

La unua tago al la akceptejo, in- 
formejo, sako kun kongreslibro kaj 
amaso da faldfolioj. Saluteksplodoj 
ĉien. La libroservo jam funkcias, 
ankaŭ la vico antaŭ la bufedo. 

Je la 19.00h multaj homoj koncentr- 
iĝas ekster la kongresejo por ren- 
kontiĝi kaj ĝui la Movadan Foiron 
sub sunplena ĉielo. 

En dimanĉo okazas la Solena 
Inaŭguro. Aŭtobusoj transpor- 
tas ĉiujn al iom eksterurba sport- 
halo kie denove de tempo al tem- 
po homoj entuziasme ekkrias kaj 
ĉirkaŭbrakumas. Altranguloj el- 
parolas salutvortojn, substrekas la 
gravecon de komuna lingvo, salutas 
nome de aliaj gravuloj, klopodas 
eĉ voĉigi kelkajn ffazojn en Esper- 



anto. Aplaŭdoj estas je ilia honoro 
aŭdeblaj. Interesa fragmento estas 
la prezento de tipa slovaka instru- 
mento kaj kantado. 

Ankaŭ tempo por konsulti kaj kolo- 


re marki la diversajn programerojn, 
prelegojn, koncertojn, filmojn, 
teatraĵojn prezentotajn. Pristudi la 
mapon de la kongresejo, kompari la 
slovakajn salonnomojn kun la por- 
tempaj honoraj nomoj rabas tem- 
pon. 


La kongresejo troviĝas en amplek- 
sa parko, havas koridorojn kaj voj- 
etojn, la ekstera temperaturo estas 
tropika, okazas multaj interesaj 
kunvenoj samptempe, distancoj 
longaj, do ĉi ĉio povintus lacigi ho- 
mon, Ĉu? Kaj tiam vin atendas la 
bongusta slovaka biero. 

La semajno rapide pasas, ni ĝuas la 
urbon, en la vesperoj ofte la centro 
akceptas la esperantistaron sur la 
centra placo. Oni prezentis la na- 
cian vesperon sur perfekta podio. 

Vendrede antaŭ la kongresejo la 
kongresanoj estas fotataj pere de 
virabelo. Muzikakompanata iradas 
publika marŝo al la centra placo, kie 
denove okazas grandega muzikala 
festivalo. 

Dum la semajno teatraĵoj estis pre- 
zentataj en belega urba teatro. Ĉiele 
verda flago kune kun tiuj de la urbo 
kaj de Eŭropo flirtas. Grandaj anon- 


coj sur muroj kaj tabuloj, publikaj 
spektakloj atentigas la loĝantaron 
de Nitra pri nia ĉeesto. 

Pri la specifaj kunvenoj oni certe 
povas legi pli en la diversaj revuoj 
kaj gazetoj. Por mi valoras nun iom 
skizi la etoson inter pli malpli 1400 


homoj venintaj el tiel multaj landoj, 
de ĉie el la mondo, uzantaj kaj ĝu- 
antaj nian komunan lingvon. 

Emocie mi ĉeestas la Solenan Fer- 
mon, kunkantas la himnon kaj 
sonĝas pri la estonteco. Mi zorge 
konservas la kongreslibron kaj la 
nomŝildon, sciante, ke tiu ĉi estas 
mia lasta UK. 

Aŭgusto 2016, Jeannette Bosse, Ca- 
trien van Heugten, Mareje van Erp. 




Fenikso 


2016/5 - 7 














2] Rozoj en Esperantujo 



Herzberĉ am Harz 
• dle Esperanto-Stadt 


10 Jahre 
Jubilaum 

im Juli 2016 


Ole Pcmokradffe -em/ 


Rdlr: Vidu la fotojn frontpagxe 
Pasintan junion dum Esperanto- 
aranĝo mi vizitis la rozĝardenon 
en la Haga Westbroekpark. Mi iris 
“Per IEI al la rozoj”, organizita pro- 
menado de la Intemacia Esperanto- 
Instituto far Bert de Wit. La parko 
estas famkonata pro ĝia vasta kolek- 
to de rozoj diversspecaj, bone pri- 
zorgataj. Bedaŭrinde nur malgrand- 
parto de la rozarbustaro jam ekfloris 
- verŝajne pro la ĉijara malvarma 
printempo ja abundis burĝonoj sed 
la normala floradperiodo estis iom 
prokrastata. Kutime, la unuopaj ro- 
zoj abunde montras la kolorspek- 
tron ekde la tutblanka tra flava al 
oranĝa al la plej intense purpurruĝa, 
ĉiam kun la floroj en unu sama ko- 
loro de burĝono ĝis finflorado. 

Tamen, kun miro mi eklemis ke ek- 
zistas nova kultivata specio, kiu ŝan- 
ĝas koloron dum florado. Interese! 
Esperplene, ĉiam novaj disvolviĝoj 
por iri antaŭen. Dum la ĉiĉeronado 
Bert de Wit rakontis pri diversaj ro- 
zospecoj, inter ili la Zamenhof-rozo 
kaj la Esperanto-rozo. 

Laŭ invito de la Interkultura Espe- 
ranto-Centro en Herzberg am Harz 
mi ĉeestis ilian 10-jaran Jubilean 
Festadon kiel La Esperanto Urbo en 
julio pasinta. Ie tie mi kunhelpetis 
en la ordigadoj kaj por la Jubileo kaj 


por la SAT-kongreso, kiun mi parto- 
prenontus en posta semajno. Sed pri 
tio mi nun ne verkas. 

Inter la diversaj programeroj de la 
Jubilea Semajnfino estis akceptoj 
en la bela, vasta Esperanto-ĝardeno 
de la Esperanto-domo. Tie floris, in- 
ter multaj specoj de fruktarboj kaj 
-arbustoj, granda kolekto da orna- 
maj plantoj altaj kaj ĉe-teraj, la Za- 
menhof-rozo kaj la Esperanto-rozo. 
Finfine mi povis alrigardi tiujn spe- 
ciojn, kaj konstati, ke la Zamenhof- 
rozo estas speco de t.n. grimporozo. 

La 10-jara Jubileo komenciĝis per 
akcepto en la Welfen-kastelo. Inter 
la ĉeestantoj estis la urbestraro de 
Herzberg, la urbestrino de la Pola 
ĝemela urbo Gora, kaj aliaj repre- 
zentantoj de diversaj Hercbergaj kaj 
Esperanto-organizoj el Germanio 


rafrtfnhtf-roiĥ EtMraiMfrklemMira. dc b Esi*™, 



kaj tutmondo. 

Post la oficiala akcepto la gmpo de 
invititoj promenis malsupren de la 
kastelo al la statuo de Zamenhof 
ĉe la komenco de la butikstrato de 
Herzberg. Interbabilante ili daŭrigis 
tra la piedira strato. Fina celo estis 
la Urbodomo, kie daŭre flagras kaj 
flirtas Esperanto flago. Do: ne nur 
pro jubileaj kaj festo-tagoj, sed ĉiam 
nia konata verda standardo estas hi- 
sita, bonkutime, kiel normalaĵo. 


En la urbdoma ĝardeneto oni plan- 
tis rozarbuston, donacon de la Inter- 
kultura Esperanto-Centro Herzberg. 
Nek Zamenhof-rozon nek Esperan- 
to-rozon (laŭdire pro nehavableco 
ĉe rozkultivejoj dum tiu sezono) 
sed tiun novan rozospecon kun la 
kolorŝanĝantaj floroj, kiun mi ĵus 
ekkonis en junio. Nun mi malkovris 
ĝian nomon, kiel trovi ĝin en la roz- 
katalogoj. Montriĝas taŭga nomo: 
La Rozo de la Espero! 

Julio 2016, Korine Cheizoo 

3] Je sabato la 4a de Junio 2016 oka- 
zis la Kvina Tutmonda ekzamen- 
tago de UEA/KER-ekzamenoj. 

Intemacia Esperanto-Instituto 
(IEI) en kunlaboro kun Edukado. 
net organizis skriban kaj parolan 
ekzamensesion en sia konstmaĵo 
(Riouwstraat 172, Den Haag), kune 
kaj samtempe kun ekzamensesioj 
en diversaj aliaj lokoj en la mondo, 
i.a. Tokio, Seulo, Londono, Parizo, 
Bonaero, San Francisko. 

La UEA/KER ekzamenoj testas la 
konon de Esperanto laŭ la kriterioj 
de la t.n. Komuna Eŭropa Referen- 
ckadro (KER) por lingvoj. La suk- 
cesintoj ricevos oficialan atestilon 
de Budapeŝta universitato. 

En Hago partoprenis sep personoj, 
inter kiuj voluntuloj ĉe UEA kaj 
Esperanto-lernintoj per Duolingo. 
La parolaj partoj de la ekzameno en 
Hago parte okazis per Skajpo. Ĉiuj 
kandiatoj sukcesis! 


Fotoj kaj raporto: Edukado.net kaj 
Piet Buijnsters 



2016/5 -8 


Fenikso 


SOMERAS 2016 EN GREZILJONO 


De sabato la 6a ĝis la 13a de aŭgusto 
2016 okazis la studsemajno Someras 
en la franca kastelo Greziljono, 
inaŭgurate de Jannick Huet per la 
malkorkado de la ĉampanboteloj. 
Post tiu trankvila vespero vere 
pliiĝis la intenseco de la semajno. 
Ni matenmanĝis inter 7h30 kaj 
8h30, por ke ĉiuj estu pretaj por la 
lecionoj, komenciĝantaj je la 9a. 

La lecionoj ĉiam daŭris ĝis 
12h45 kun unu paŭzo je la lla. 
Estis tri klasoj je tri niveloj: A, 
B kaj C. Mi apartenis al la lasta, 
kiun instmis Mikaelo Bronŝtejn. 
Przemyslaw Wierzbowski instmis 
la komencantojn en la A-klaso kaj 
Tim Morley la progresantojn en la 
B-klaso. La lecionoj de Mikaelo 
estis sufiĉe diversaj: Ili kutime 
komenciĝis per la sinprezentado 
de du partoprenantoj, kiujn ĉiuj 
demandu pri io. Ni ankaŭ laŭvice 
laŭtlegis parton de amuza libro, 
verkita de Mikaelo mem: “Pri 
Dinjo, Diko kaj aliaj estaĵoj”. 
Cetere li preparis kvizojn pri io 
ajn, sed ĉefe pri Esperanto kaj 
literaturo. Oni povis gajni libron 
kaj bombonojn. La dua parto de ĉiu 
leciono konsistis el preparado por 
la muzika kaj intemacia vesperoj: 
Ni preparis kelkajn kantojn kaj 
teatraĵon, tradukitan el la msa de 
Mikaelo mem. 

Studinte intense, ni tagmanĝis je la 
13a. Ĉar ni estis en Francio, la tag- 
manĝo estis multe pli granda ol nia 
kutima Nederlanda tagmanĝeto. 
Ni ĉiam havis tri aŭ eĉ kvar 
manĝmetojn, kompreneble unu el 
ili estis fromaĝplado. 

Dum la posttagmezo ĉiu estis libera 
fari ion ajn. Feliĉe estis sufiĉe por 
fari: ĉiutage okazis prelegoj, eks- 
kursoj, jogo kaj atelieroj. Ni kuti- 
me ankaŭ ludis kelkajn ludojn aŭ 
sportojn. Ni kreis kampon por ludi 
la svedan ludon Kubb, dum kiu oni 
ĵetu lignajn bastonojn por faligi la 
lignajn blokojn de la alia teamo. 
Krom tio ni ludis badmintonon kaj 
kelkajn kartludojn. 

La vespermanĝo, kiu estis tiel 


granda kiel la tagmanĝo, okazis 
je la 19a. Post tio estis la vespera 
programo, kiu ŝanĝiĝis ĉiutage. La 
tago kutime finiĝis per la diskoteko 
en la trinkejo en unu el la du 
kromdomoj. 

La unuan posttagmezon, dimanĉon, 
Jannick gvidis nin tra la arbaro apud 
la kastelo. Ŝi montris al ni specia- 
lajn specojn de plantoj kaj ŝi rakon- 
tis pri la ĉirkaŭaĵo. 

La sekvontan posttagmezon okazis 
kelkaj prelegoj. Mikaelo Bronŝtejn 
rakontis pri la vivo de ege influa 
rusa Esperantisto Postnikov, pri kiu 
li verkis libron: “Dek Tagoj de Ka- 
pitano Postnikov”. Poste Tim Mor- 
ley instruis nin pri du malfacilaĵoj 
en la angla: Kial la vorto ‘quite’ 
estas evitenda, kaj ‘phrasal verbs’, 
kiuj estas kunmetaĵoj en la angla 
kiuj havas neatendeblajn signifojn 
kaj povas kaŭzi amuzajn miskom- 
prenojn. Tiun vesperon Mikaelo do- 
nis koncerton, dum kiu li kantis kaj 
rakontis pri la sep pekoj. 

Mardon kelkaj iris al tre malnova 
apoteko en Bauge kaj poste vizitis 
iom de la centro. Tiu vespero estis la 
ludvespero, dum kiu ĉiuj ludis mul- 
tajn diversajn tabul- aŭ kartludojn. 

Merkredon vespere donis la fama 
duopo Jomart kaj Nataŝa koncerton. 
Ili ludis kelkajn kantojn de siaj 
diskoj; Jomart per sia akustika 
gitaro kaj Nataŝa per kelkaj diversaj 
instrumentetoj. Ambaŭ belege 
kantis. 

Apud Bauge estas pli-ol-4500- 
jaraĝa dolmeno, kiun ni vizitis 
Ĵaŭdon. Malgraŭ ĝia malnoveco 
ni povis en- kaj suriri ĝin. Poste ni 
promenante iris por ludi la lokan 
ludon ‘Boule de fort’. Dum tio oni 
ruligu iomete strangan pilkon, por 
ke ĝi alproksimiĝu al alia norma- 
la pilko. La ludo ŝajnas kiel miks- 
aĵo de petanko (‘jeu de boules’) kaj 
glitŝtonludo (‘curling’). Ĉi tiu ves- 
pero estis la muzika vespero, dum 


kiu nia grupo prezentis siajn prepar- 
itajn kantojn. La kantoj estis tiel, ke 
ĉiuj facile povis kunkanti. Kelkaj 
aliaj prezentis ion, inter kiuj Chris- 
tian Schomers per pianado, Mikaelo 
Bronŝtejn per kantoj, kaj Ĵomart kaj 
Nataŝa, kiuj ludis sian tute novan 
kanton. 

Vendredon oni faris la lastajn 
lecionojn. Poste ĉio estis preparita 
por nia spektaklo dum tiu vespero: 
la intemacia vespero. Dum tio ni 
prezentis la teatraĵon ‘Provizo’. 
Rakontiĝis, ke damo deponas 
provizon en trajnon: divanon, 
pianon, valizon, tomistron, 
kanistron, ĉapelon kaj vilan 
hundeton belan. Ĉiu persono estis 
unu el la aĵoj kaj ankaŭ rakontis 
parton de la rakonto. La aĵoj estis 
menciataj laŭvice dum ĉiu parto, 
krom la ĉiam-ŝanĝiĝanta parto de la 
hundeto, kiu eskapis el la vagono! 
ĉi estis amuza skeĉo. 

Sabaton matene mi adiaŭis ĉiujn, 
forlasonte la kastelon. Kelkaj ho- 
moj ankoraŭ restis por la ekskurso, 
kiu okazis dimanĉon. Bedaŭrinde 
mi ne povis ĉeesti tion. 

La restado estas tre agrabla kaj 
trankvila. Oni povis tendumi en la 
apuda kampo aŭ lui ĉambron en la 
kastelo mem. Mi restis unuope en 
dulita ĉambro. Tio estis iom kosta, 
sed pro tio, ke oni povis helpi en la 
farendaĵoj kontraŭ po €10 da rabato 
hore, ĝi estis facile pagebla por mal- 
riĉa studento kiel mi. 

Someras ja estas rekomendinda kaj 
por mi ripetinda! 

Joost Franssen 



Fenikso 


2016/5 - 9 




































Mi ricevis de amiko HORI 
Jasuo la jenon: 

Mia amikino s-ino Jamakaŭa Se- 
cuko tradukis la kanton “Hejme 
floras certe ...” kaj aperigis la kan- 
ton en la suba YouTube. Lastan ja- 
ron mi raportis pri tiu kanto, do por 
via pli bona kompreno, mi alkro- 
ĉos la raporton. Bonvolu aŭskultu 
la kanton kaj pensu pri la vivo de 
suferantoj en Fukuŝima. 

HORI Jasuo 

“Hejme floras certe sed ...” 
estas Esperanta versio de la origi- 
nale japana kanto “Hanaŭa Sake- 
domo” pri homoj dispelitaj de siaj 
hejmoj pro la akcidento en la nu- 
klea centralo N-ro 1 de Fukuŝima 
post la granda tertremo en Nord- 
orienta Japanio en la 11-a de marto 
2011 . 


La kanton poemverkis, komponis 
kaj kantas la muzikgrupo Kage- 
boushi (Esperante: Silueto), kiu 
konsistas el 4 viroj loĝantaj en 
Jamagata — gubemio najbara al 
Fukuŝima sed ne trafita de la akci- 
dento. La kanto temas pri la koro 
de homoj, kiuj pro registara ordo- 
no ne povas reveni al sia hejmloko 
post la akcidento. Ĝi kortuŝis mul- 
tajn homojn. 

Por diskonigi la kanton, la gmpo 
lanĉis la projekton inviti multajn 
aliajn muzikistojn en Japanio kan- 
ti ĝin. Iu proponis kaj faris la an- 
glan version. Mi partoprenis en la 
projekto per Esperanta versio. Mi 
kunordigis miajn geamikojn, kiuj 
aŭ esperantigis la poemon aŭ kan- 
tis la kanton kun muzikiloj. 

Bonvolu aŭskulti la kanton en la 
jenaj Youtube-filmetoj. Bonvolu 


vidi kiel trafitaj lokoj aspektas ho- 
diaŭ. 

https://youtu.be/GxzeC2_arsO 
(kantado en Esperanto) 
https://youtu.be/xqNN4Juc8Ag 
(karaoke-versio sen kantado) 

*Por vidi la Esperantajn sub- 
tekstojn alklaku la plej maldekstran 
ikonon ĉe la fundo de la ekrano kaj 
la apudan florforman ikonon. 
https://youtu.be/5Vd8owCwSTM 
(originala versio en la japana) 

Bonvolu disvastigi ĉi tiun kanton 
al homoj ĉirkaŭ vi. Vi ankaŭ rajtas 
traduki kaj kanti ĝin en via propra 
lingvo. Ni ne forgesu la katastrofon 
de la nuklea centralo de Fukuŝima. 

Projekto: Esperanta versio 
de “Hanaŭa Sakedomo” 

—“Hejme floras certe sed ... “ 

YAMAKAWA Setsuko 


setsuko@gol.com 



H 






10-ŭ 

haj 


flJIVDtO 


KmjhuLrfl 




d» I " ' IJ J ^ « ****** 


Siai 


■■ - - 




ia siivestrct renkontiĝo & __ 


23.12.2016 ■ 

Kteve / Germortufo 




\ 






n v 


a-ii 


japtiiŭ 2Qn 



2016/5 - 10 


Fenikso 


BeNeLuksa Kongreso 2016 

16 september om 14:00 -Lier (Belgie) 


FEL Esperanto-Congres in Samenwerking met Belgie (Vlaanderen, Wallonie, Bmssel), Nederland en 
Luxemburg. 


Wanneer? 16 -19 september 2016 

Waar? Cultuur-hotel “Bed-Muzet”, Volmolenstraat 65, 2500 Lier. 

Voor wie? Ons congres is voor iedereen: volwassenen, jongeren, kinderen, beginnelingen en gevorderden, 
vloeiende praters en stille genieters, BeNeLux -bewoners of buiten-BeNeLux -bewoners. 

Wat? Dit! Reeds lang is het BeNeLux-Congres de Esperanto-bijeenkomst in de BeNeLux: Internationaal 
dankzij de deelnemers die niet enkel uit Vlaanderen, Wallonie, Brussel, Nederland of Luxemburg komen, maar 
ook van ver buiten die grenzen. Dit congres wordt professioneel georganiseerd en is toegankelijk voor ieder- 
een. Bovendien zorgen we steeds voor betaalbaar en comfortabel onderkomen en smakelijke maaltijden. Net 
als voor de vorige BeNeLux-congressen bereiden we een gevarieerd en aantrekkelijkprogramma met: 
Esperanto-cursussen voor elk niveau met mogelijkheid tot examens, vakkundige voordrachten, diverse soor- 
ten verrassende concerten, ateliers zowel voor volwassenen als voor kinderen, wandelingen en dagelijks een 
keuze aan diverse excursies, onder andere dagelijks een anderefietsuitstap. En uiteraard de boekendienst van 
FEL (als U de boeken tijdig bestelt zullen ze voor U klaar liggen). Enz Enz. 

Het is gewoon de extra gelegenheid voor beginnelingen, gevorderden en experts om dit jaar in 4 intense 
dagen Esperanto toe tepassen en te verspreiden. 

Voor al Uw vragen en suggesties: Nicky Janssen nicky24@telenet.be - 0488 35 22 02 
Ga naar de speciale website van het BeNeLuksa-Kongreso. http://bnlk2016.weebly.com/ 


vendredo posttagmeze 

vespere 
sabato matene 


posttagmeze 

vespere 
dimanĉo matene 

seminario 

oprelego 

posttagmeze 

vespere 
lundo matene 

posttagmeze 


Urba ĉiĉeronado 


Biciklado / manlaboro 
Klasika concerto 

Prelego ‘La verdaj skoltoj’ (Valere 
Doumont) 

‘Nuntempa varbado por Esperanto’: 
sesio kun Flory Witdoeckt, vigla 
aganto diversterene 
‘La nuna stato de nia literaturo’ 

(Christian De Clerck) 

Kursoj (komencantoj & progres.) 

Ekskurso al Antverpeno / Bicikla 
ekskurso al diamantcentro / 
manlaboro 
Konversacia kurso 
Kvizoludo 

Prelego “la mirindaj satelitoj de Satumo’ (Bemard-Regis Lame) 
Prelego ‘Laŭ la plej bela fluo de Cinio’ (Marc Cuffez) 

Bicikla ekskurso al la fortikaĵoj ĉirkau Lier / manlaboro 



Koncerto de regej-kantisto Jonny M + ripetado surprizkoncerto 
Seminario ‘Nuntempa varbado por Esperanto’: sesio kun 
Valere Doumont, vigla skoltestro 

Seminario ‘Nuntempa varbado por Esperanto’: sesio kun 
Veronika Poor, UEA-direktoro 
Prelego Blisa Skribo (Lode Vandevelde) 

Kursoj (komencantoj & progresantoj) 

Surprizkoncerto en la urbo + 
kariljonado (de Jo Haazen) 

Konversacia kurso 


Fenikso 


2016/5-11 





































Kiel plej efike lerni lingvojn? 

En sia ripeta prezentado en la UK de Nitra (pro la manko de lokoj en salono dum la unua prezento) Lydia 
Machova (Slovakio) prezentis sian metodon lemi lingvojn, per kiuj ŝi jam lemis dekon de lingvoj. Ŝi prezentis 
kvar principojn por lingvolemado. Unue, necesas amuziĝi por lemi la lingvon. Necesas fari amuzajn aferojn, 
ekzemple aŭskulti podkastojn aŭ legi pri temoj, kiuj interesas la lemanton. Due, necesas multe da kvanto por 
lemi, do multe da tempo. La lemanto devas multege praktiki la lingvon, aŭskulti la lingvon kaj se li aŭ ŝi volas 
lemi paroli, necesas praktiki paroladon. Bezonatas multaj horoj ĉiusemajne. Trie, la ofteco de lemado gravas. Pli 
bone estas lemi iomete ĉiutage ol dum pluraj horoj unufoje semajne. Eblas lemi lingvon, ekzemple dum kurado 
aŭ kuirado aŭskultante surbendigaĵojn el sia telefono per la lemata lingvo. Kvare, necesas lemi sisteme, do uzi 
multe da tempo kaj ne seniluziiĝi, kiam aperos malfacilaĵoj. Por transpasi la limon al flua parolo necesas lemi plu 
post la komencanta nivelo. 

Utilaj por lemado estas laŭ Lydia podkastoj, do radioprogramoj, kiuj aŭskulteblas el interreto en preferata tempo 
kaj ne nur tiam, kiam la elsendo okazas. Eblas instali al sia telefono aplikaĵon, per kiu eblas trovi podkastojn en 
diversaj lingvoj. Ankaŭ dulingvaj libroj estas bona rimedo por lemi. Se teksto aperas paralele per lemata lingvo 
kaj per lingvo, kiun la lemanto jam bone konas, eblas legi rekte la tekston en lemata lingvo kaj kontroli el alilingva 
versio, se iu frazo aŭ vorto restas nekonata. Se ne troviĝas dulingvaj libroj kun paralelaj tekstoj, eblas uzi du librojn 

en diversaj lingvoj. Se lemanto legas 2~3 paĝojn tage, 
post kelkaj monatoj li legas libron jam per nova lingvo. 
i Vortprovizo en la nova lingvo estas tre grava, kaj tion eblas 
i kreskigi per vortlistoj laŭ metodo de Goldlist (ora listo). 
i Laŭ tiu metodo la lemanto skribas 20 vortojn en kajero kaj 
i laŭtlegas ilin, kaj ripetas tiujn vortojn nur post 14 tagoj; 
i tiam la lemanto jam lernis eble 30% el la vortoj, kaj tiel 
i restas por plua lernado nur tiaj vortoj, kiuj estis malfacilaj. 
i La dusemajna periodo estas grava, ĉar tiel la vortoj restos 
i en longedaŭra memoro. Tamen eblas en sekva tago lemi 

.' aliajn 20 vortojn kaj tiel rapide kreskigi la vortprovizon. 

Se ne troviĝas parolanto de la lingvo, kun kiu eblas disku- 
ti en propra loĝloko, eblas trovi kunparolanton per interreta servo italki.com kaj paroli rete per skajpo. 

Por ne miksi lingvojn unu al alia, Lydia rekomendas lerni novan lingvon per alia lingvo, ekzemple ŝi mem lemas 
la msan per la pola. Ŝi ankaŭ diris, ke se ŝi komencus lemi lingvojn denove ekde la komenco, ŝi lemus Esperanton 
kiel la unuan fremdan lingvon. Gramatiko, laŭ ŝi estas esenca, sed necesas nur lemi tiom da gramatiko, kio estas 
bezonata por tiu celo, por kiu la lemanto lemas la lingvon. Oni ne devas lemi la gramatikon per gramatikaj klar- 
igoj, sed eble nur per multaj ekzercoj. Kaj ne necesas timi erarojn, ĉar ili helpas lemi la vortojn, post unu grava 
eraro la ĝusta vorto restas firme en la memoro. 

Ŝia konsilo al lingvolememuloj estas ”Ne forgesu lemi lingvojn amuze, ofte, sisteme kaj multe!” 

Ligoj por menciitaj lingvolemaj helpiloj: 

www.huliganov.tv/goldlist klarigo de la metodo Ora listo (transskribo de vortlistoj en kajero) 
www.italki.com: retpaĝo por trovi lingvopartnerojn 

Podcast & Radio Addict: aplikaĵo por aŭskulti podkastojn (registraĵojn) en multaj lingvoj 
Oni povas trovi pli da informoj pri Lydia Machova ĉe www.languagementoring.com. 


>lf!Msf!y vi P 8 ZZ 
S£p 60 M)ipnquepeJA uba 
BujieAjeg jujeo 
pueiJepeN o)uejedsg 
:sdjpejno)BJ leonjudA^ 
91,03 Ojqoj>|o-oj0quj0id0s 
g oj-u ‘oj>|0|oy|JBf biz 

OS>flN 3 d 


Jukka Pietilainen 

info@esperanto-info.nl 


sea-sXe<j 
aXed )jo<j 
p|eepq *jo<j 

TN;sod 


j 

\ 


2016/5 - 12 


Fenikso